Pri Flathub
Flathub estas la loko por akiri kaj distribui programojn por ĉiaj Linux-distribuaĵoj. Ĝin funkciigas Flatpak, permesante al Flathub-aplikoj ruliĝi sur preskaŭ ajna Linux-distribuaĵo.
Uzu Flathub por ĝui kreskantan kolekton da Flatpak-programoj sekvante la instrukciojn por agordado.
Submeti programojn
Aŭtoroj de programoj povas submeti siajn programojn por distribuo al la kreskanta uzantaro de Flathub, tiel atingante la tutan ekosistemon de Linux.
Nuntempe, programoj devas aŭ esti laŭleĝe redistribueblaj aŭ disponeblaj per triapartia elŝuto. Tamen, se vi aŭtoris proprietan programon kaj interesiĝas uzi Flathub, ni ŝatus paroli kun vi.
Partopreni
Flathub unuigas la ekosistemon de Linux-programoj, kaj vi povas helpi. Verku dokumentaron aŭ kodon, kreu retejojn aŭ administru servilojn.
Raporti problemojn
Problemojn pri sekureco aŭ juro raportu al la prizorgantoj de Flathub.
Dankoj
Flathub ne eblus sen la malavara subteno de la jenaj organizaĵoj kaj homoj.